Printempa sorĉo

Flirtanta, eta papili'
Flugadas super kampa vojo.
Ho, en lazur' flugpendu nur!
Mi nun forgesas pri l' malĝojo,

La flugilpolvo tuta, iam
Pentrinta mian infanmanon,
Surpluvas min kaj al la sin'
Ĝi post doloroj portas sanon.

Tumultas kise al la kor'
Mil infanaĝaj rememoroj.
Nenie pent' kaj morda sent',
Kruela svarmo de doloroj.

Mi serĉas: kie estas la
Amdorno: praa dolorilo?
Jen en la kor' arĝentsonor':
Ĝojŝafidet' kun sonorilo.

Ho, ora sun', ho, silkĉiel'!
Facila nubo el arĝento!
Printemp' sen lim'! El la anim'
Rifuĝas ĉiu splena sento.

La kamp', la gaja ondfein',
Ornamis buklojn jam per floroj,
Ŝi kantas, jen, sin banas en
Rivero dolĉa de l' odoroj.

Ho, kia tikla birda tril',
Sur arboj dolĉa floroĉarmo!
Kun laŭta ĝem' ĉu do mi mem
Min lavis per maldolĉa larmo?

Ho, vi mensogis al mi, kor',
Ke l' vivo estas nur sufero.
Ĝojkriu nun, eksciu nun,
Ke senmaskiĝis la malvero!

Rigardu do, kia plezur':
Doloron per kalkano jugi,
Kia plezur': sub la lazur'
Sur kamp' ekkuri... suprenflugi!