Printempo

Nun tiklas petalojn petole la vento,
Nun tiklas la koron sopiro flugila.
La kampon silkharan per ombro facila
Dorlote karesas nubet' el arĝento.

En vesto odora kaj blanka la branĉo
Ridetas, kun roso sur flor' sia ĉarma.
Vi kredus: kun ĝojo hontema kaj larma
Fraŭlino atendas je ven' de fianĉo.

Kaj birdoj ekkantas printempan ĝojĥoron,
En milda aer' papilioj promenas,
Delogas, kisinte forlasas la floron.

La rav' de ĝermado kaptita min tenas,
Plenbruste enspiras mi ter-bonodoron...
Ho dolĉa... volupta ebri'... mi eksvenas...