Ridu, kara

Ho, ridu sorĉe, ridu sonorile,
Kaj ridu perle, ridu, kara, trile,
Per via rido min instruu ridi!
Jen miaj lipoj ridi jam dezirus,
Sed timas, kiel infanet' ekirus,
Sed ne kuraĝas je l' piedoj fidi.

Instruu pri la gusto de la vivo
La vundan langon, kiun la lesivo
De senreviĝoj mordis jam sensenta,
Instruu min pri dolĉo de koloroj,
Pri dolĉo de la sonoj kaj odoroj,
Pri dolĉa gusto de la rev' silenta!

La ĝoj' en mi jam estas vekiĝanta.
Infan' ankoraŭ, sed infan' giganta:
Destinis lin la Sorto por miraklo!
Jam, se atakos la dolor' inside,
Per eta man' li ĝin sufokos ride,
Kiel serpenton en lulil' Heraklo!