Rustas la plumo

Delonge mia Muz' silentas,
Per rimoj tinti min ne tentas.
Katenas manojn la brakumo,
Trankvile rustas mia plumo.

Pri miaj dolĉaj korobruloj,
Amata, legu el okuloj!
Mi plu per rimoj ne ornamas
La dolĉan diron: Mi vin amas!

Ĉu skribi pri la am' papere,
Per aĉa inko? Ja prefere
Sur neĝo de viaj ŝultroj brilaj
Per fajro de lipoj maltrankvilaj.