Se ekbrulus...

El mia trista, sopirbrula kor'
Ardante fluis mia amsufero.
Metal' rigida el fluanta fero:
Malĝoja vers' fandiĝas el dolor'.

Jen kanto, kvazaŭ sonorilsonor'
Kiu funebron muĝas tra l' aero,
Jen kant' sovaĝa, kant' de malespero
Nenie bril', nenie helkolor'.

Ho, se ekbrulus en vi ama flamo
Kaj koron de l' eterne-vin-amant'
Karesus vi per via vera amo:

Ho, kara, tiam estus mia kant'
Por vi fajrere brila kapomamo
El ĝoja or', kun pompa diamant'.