Silento

Vi klinis la kapeton
Al brusto mia
Kaj teksas ĉirkaŭ ni mirindan reton
Silento, la teksist' magia.
Ho, kvazaŭ tim'
Min premas ĉe l' anim',
Ke vorton vi eldiros,
Kaj tiun sorĉan reton vi disŝiros...