Sopiro

Nin jugas kaj flugas tra ĉiu fibreto
Vibreto mistera, sufera kaj dolĉa,
Per sorĉa muziko sufoke sopiran,
Deliran sonoron ekkantas la sango,
La vango ekruĝas, la mondo ekpalas,
Vualas viola nebul' la okulojn,
La brulojn de l' koro ni sentas en gorĝo...
Ho forĝo potenca! sub via martelo
L' oreloj ekmuĝas kaj surdajn kaj blindajn,
Svenintajn nin mordas flamdentoj — ho trinkon,
Estingon! Mildigan trinkaĵon el dia,
Magia kaliko, por lipo el lip'...
Ho donu la lipojn,
Ke dronu la mondo!
Jen venis, nin vokis
Kaj benis Sopir',
Por festo mistera,
Majesto de Amo,
Sufoko al Morto,
Kaj voko al Viv'!