Spite

Gigantaj, en minaca monotona
grizo starantaj rokoj... Fieraj. Majestaj.
Surdaj al vokoj. Blindaj al koloroj. Mutaj,
sensentaj titanoj. Neantoj de l' Tempo. Krutaj avertoj.
Al viaj muskaj vertoj verŝas la oron de somero la suno,
per vento al vi flustras aŭtuno dolĉe melankolian
      zumon,
vintro vin ornamas katafalke per arĝento funebra,
printempo volas veki vin per kiso vibre febra,
sed vin impresas nenio...
Rigide, fiere, en via interno sen sento, emocio, pasio
vi ĉirkaŭfermas vin per frosta Etemo. Kun muta
      malŝato vi vidas,
ke herboj, papilioj, homoj vivi kaj morti rapidas
ĉe viaj eternaj piedoj. La rivero blua
de l' Tempo vin lavas, sed ŝaŭmo brila kaj ondo brua
senŝanĝe preterfluas la fortikaĵojn terurajn
de via kruela soleco. Kaj la malhelkonturajn
pintojn kun ŝtoniĝinta nostalgio vi streĉas en la nokto
      serena
al la firmamento steloplena:
en vi la nuda, terura, senvive eternviva Tero-kerno
rigardas la stelojn, parencojn siajn en sensento, fiero,
      majesto, soleco, eterno.
Inertaj titanoj! Kion vi havas el via kalva, glacia
      majesto!
Via eterno kruda estas blinda kaj surdmuta neesto,
mensogas via rigido frosta, fiero obtuza, majesto
      sovaĝa,
amaso malsaĝa
vi estas! Sensenton, fieron, majeston, solecon, eternon
mi konscias pri vi anstataŭ vi, mian internon
ili tuŝas per sentoj, impresoj. Vi timige fieras,
ĝis volas mi, sed vi ŝaŭme malaperas,
se mi forturnas mian rigardon...
                              Jes, mi atomo
pasema kaj efemera kaj bagatela: homo,
ne pli daŭra ol la trema rosguto sur via musko...
Ho, kun febra saluto mi laŭdu mian vivon momentan!
Rokoj! Aŭdu! Kontraŭ via glacie eterna kuŝo
mi jetas el krianta buŝo la pravon de mia ekzisto.
Mi falis sur la Teron, rosguto, kaj la momento posta
jam portos mian malaperon. Sed dum kelkaj momentoj
mi brilis, mi brilis! de milo da sentoj mi plenis!
la mondon mi jubilis! Mi estis vaste malfermita Okulo
kaj en mia momenta spegulo soifa eternaj fajroj
       ardis,
kaj sin plezure en ĝi rigardis la tuta Universo!