Streĉita kordo

Streĉita kordo! Ĝojo kaj lamento
Vibrigis vin. Sed ili al la brust'
Delonge fremdas kaj indiferento
Jam kovras ilin per dikpolva krust'.
Kordo, vi longe kuŝis en silento,
Jam eble vi eĉ raŭkas pro la rust'...
Resonu tamen la kaŝitajn kantojn,
Vi eble povos trovi aŭskultantojn.

Malnovaj kantoj! Ho, ĉu estas ili
La miaj do? Mi ja ne scias mem.
Ĉu sentojn tiel povis mi ekzili,
Ke min ne tuŝas jam ilia trem'?
Ĉu tiel povas mi min malsimili,
Ke sen kompren' mi miras pri poem',
Kiun mi kantis iam larme, sange?
Ho, jes ja, tiel estas, eĉ se strange.

Mi iris, iris tra la vivo vage
Kaj vibris mia kordo sub la arĉ',
Kantante: ĉu revadas mi senage,
Aŭ ŝvite penas mi sub peza ŝarĝ',
Ĉu al ĉiel' mi pafas ĝojon sage,
Aŭ malespere dronas mi en marĉ'...
Sed ĉu mi scias tion el memoro,
Aŭ nur el eho de la kordsonoro?

Aŭ, ĉu mi sonĝas nur? Jen, mi ekridas
Pri l' malprudenta, erarvaga ir'.
Ok jaroj pasis. Nun jam takte bridas
Piedojn siajn la matura vir'.
En mia kor' freneze ne avidas,
Nur moderflame brulas la dezir',
Jes ja, mi iĝis pli prudenta, saĝa,
Pli filozofa, ĉar, ho ve, pli aĝa.

Sed tamen, ĉu nur sonĝo, ĉu memoro
Estas la bildoj de l' ŝaŭmanta Jun',
Kiu vetlarmis kun la nuba ploro,
Kiu vetridis kun la ora sun':
Streĉita kordo de l' streĉita koro,
El sub la rusto eksonoru nun'
Disflugu velka kanto, velka sento:
Folifataĵ' kirlita de la vento!

La fremdiĝinta tinto de liuto
Kun ĉia sia tede tikla rim'
El ĝena troproksim', per vasta ŝuto,
Forflugu al la fremda malproksim',
La kantojn, kiuj premis min per muto,
Mi fine ĵetu jam el la anim',
Kiel balaston ĵetas la balono,
Por flugi al pli alta regiono.