Sur la Saimaa

Ŝipo, portu nin kun lulo,
Dum insulo post insulo
Venas, pasas antaŭ ni.
Kor' en revoj sin forgesas,
Ondozumo nin karesas
Per dorlota harmoni'.

Ventsusuro, ondbabilo,
Sur la lago arĝentbrilo...
Flugu, ŝipo, kaj anim'!
Tie, en la blua helo
Lagon kisas la ĉielo,
For la baroj, for la lim'!

Insulet' en lagarĝento.
Ĝiajn arbojn freŝa vento
Klinas al ni por salut'.
Eble tie, sub la pinoj,
Estas lando de feinoj,
Kiun kantas la liut'.

Eble tie, sur ĉi bela
Insulet' la bord' fabela
Nin atendas, ĝuste nin,
Tie nin al rev' konstanta
Lulus dolĉe dormiganta
Zum' de ondo, zum' de pin'.

Kaj ne sekvas ridon larmo,
Sed eterna ĝojoĉarmo
Vibras tie en la kor'.
Ho, insulo de Sopiro!
Ŝip'! Turniĝu por aliro,
Haltu do! Ne kuru for!