Tragedieto

Jen estis eta birdo, ĉiela muzikant'.
Ĝi kantis, dolĉe sonis la vibre trila kant'.
Aŭskultis ĝin dum ĝia saluto al Aŭror'
La krudaj batalantoj kun ektuŝita kor'.

Sed venis stulta kuglo siblante el pafil'.
Subite kial dronis en mut' la gaja tril'?
Sur flor' de rozarbeto jen ruĝis sanga gut',
Sub sanga rozo kuŝis la bird' en morta mut'.

Kaj ploris la soldatoj kaj sub la sanga roz'
Korpeton en tombeton demetis por ripoz'.
Kaj epitaf' parolas sur ŝton' pri ĝia sort':
Jen kuŝas kantisteto en la heroa mort'.