Ve!


— Profeto! Sonu vorto nova, savanta de l' pere',
Al mond' mizera kaj senpova por bono kaj por kre'!
— He, mond' malica, malbonvola,
Kaj senespera, senkonsola,
Jam estas al vi, restas al vi vorto sola: ve!
Sang', morto: ve!
Esper-aborto: ve!
Infera damnoforto: ve!
La puna pugno de la Sorto: ve!


Do regu rompe kaj sufoke Spirito de Eksterm',
Hom' ŝira homon reciproke, la vermon manĝu verm'!
Respondu krimon krim' centobla,
Dispremu venĝavid' malsobra,
Se en profundo de korfundo restis nobla ĝerm'!
Sufoko, ve!
Diabla moko, ve!
La kor' sur hontobloko, ve!
Ho, Prometheus sur la roko, ve!


La librojn de l' Evangelio kotumu piedprem'!
He, homo, glora bild' de Dio, do preĝu kun blasfem',
Kun murdo tigra, ruz' serpenta,
Al la diablo sorĉe tenta:
Al la avida kaj insida kaj sensenta Mem':
Kaj sonu: ve!
Tra l' ter' ciklonu: ve!
La mond' en flamoj dronu, ve!
Satano, venu, nin ordonu, ve!