Veoj pri la asonanco

Al certaj kritikistoj

Poet'! Al rev' vin vane lulis
La Muz', kisante vin je vang',
Kaj vane via koro brulis,
Kaj skribis vi per propra sang':
Kortuŝi, pro terura krim',
Ja mankas al vi ĉia ŝanco:
En versoj ne nur pura rim',
Sed estas, fi, eĉ asonanco!

Se logas vin al la Parnaso
Naiva sent', soifa tent',
Vi falos, kaj en embaraso
Vin palpos ĉe l' korpfundament'.
La molajn sentojn la kritik'
Kun indignanta kapbalanco
Traboros per krajona pik':
Fi, ĉie puŝas asonanco!

Se l' vundojn de l' homar' malsana
Ekmontrus vi, kaj tondrus kri'
De abomen' pri l' buĉo vana,
Milita sango-industri':
La versojn uzos grasbutik',
Parfumos ilin larda ranco,
Kaj kial? Diris la kritik':
Pro l' malbeninda asonanco.

Kaj se por knabineta koro
Konkurus vi per via lir',
Per dolĉe vibra kordsonoro
Kortuŝus ŝtonojn dum inspir':
Ŝi nur ridetos pri l' sopir',
Kaj iros ŝi al tango-danco
Perfide kun alia vir',
Ĉar vin brulstampas asonanco.

Poet'! Forĵetu do la plumon,
La buŝon fermu malgraŭ tent',
Kreskigu eble nur kukumon,
Aŭ faru ŝuojn en silent',
Aŭ, mia kara, krevu jam,
Tra l' kor' pikinte per plumlanco,
Se ne mortigis vin la am',
Mortigos vin la asonanco.