Versoj leoninaj

Por UEA

Fari kastelon el oro de revoj, sopiroj de l'koro
En la aera lazur' estas belega plezur'!
Brilas per suno la muroj, ĝis nuboj atingas la turoj,
Ĉambrojn en luksa ornam' iras Estrino, la Am'.
Verŝas en oraj kalikoj ŝi vinon al fajraj amikoj:
Dia magia regal': sankta festeno de Gral'.
Kaj sur la brilaj orŝtupoj alvenas senĉese la trupoj,
Brilas okuloj en ard', flirtas la stela standard'.
Venas la trupoj sen fino kaj ĉiujn regalas Estrino,
Preta jam estas la Rond': ĉiuj popoloj de l' mond'.
Nun ĉe agordo de kordoj ekmuĝas majestaj akordoj,
Kaj ĉiu kor', unu kor', kantas per sama sonor',
Kantas ke landon kun lando kunigis la fajro en fando,

Ĝin de popol' al popol' portis flugila parol',
Vortojn al mutaj ĝi donis, la frato la fraton rekonis,
Ilin al sankta festen' de la savanta kompren'
Logis la Lingvo de Koro en brilan kastelon el oro,
Kie en festa ornam' regas Estrino, la Am'.

Fari kastelon el oro de revoj, sopiroj de l' koro
En la lazura aer': estas ja bela afer'.
Brilas per suno la muroj, ĝis nuboj atingas la turoj,
Ho, sed nur la fantazi' povas ekloĝi en ĝi.

Turojn ĝis nuboj etendas, sed nur en aero ĝi pendas,
Krevos ĝi, kiel ĥimer', eĉ de blovet' de aer'.
Ĝi ne dissaltu vezike, ĝin, fratoj, ni forĝu fortike,
Ĝi per solida mason' staru sur firma kolon'!

Portu, ho, portu la ŝtonojn! jen vidas vi jam la kolonojn,
Ĝis la kastelo de rev' levu do, jen via dev'!
Portu, ho portu morteron: laboron, fervoron, oferon,
Tintu la vigla martel' sub la brilanta kastel',
Revu ne sonĝe kaj pale, sed revu agante, reale,
Nun pli ol revo el or' taŭgas la fer' de labor'!

(1923)