Vizio sur la ponto

Estis vespero somera, sufoklangvore arda,
kiel falinta giganto kuŝis la monto Gerharda
malhele kaj timige. Kaj en ĝia subo
trankvile rulis siajn ondojn la eterna Danubo.
La koro de l' tago, la Suno elsangis jam ĉe l' horizonto
kaj mortis la tago. Sub funebraj krepuskvualoj mi
      staris sur la ponto.
Surborde marŝis la vivo de la urbo. Hompunktoj
      rapidis, kuris,
veturiloj tintis, knaris, la stratoj obtuze murmuris
la bruon ĉiutagan, grizan, tedan. Sed por mia animo
nun ĉio ĉi estis en tiel, tiel granda malproksimo
kaj ŝajnis tiel stranga, nereala, kvazaŭ marcipanaj
aŭ kartonaj etaj figuroj de ludoj infanaj.
Kaj mi rigardis, kiel venas sub mi en senfina balanca
      rondo
dance rule glite kirle ondo post la ondo
kaj mi pensis: tra tempoj senlimaj ĝi fluas, jarcentojn
      sekvas jarcentoj,
milito ekstermas, paco benas, naskiĝas, pereas
      homgentoj
kaj ĝi rulas la akvon, la flavan, majestan, potencan
      akvokoloson
kaj humile mi eksentis en ĝi misteran, grandiozan
      patoson,
patoson de l' Eterno. Mi, pasema, eta hombagatelo
super la eterna Danubo kaj sub la eterna ĉielo
rigardis rigardis rigardis... en striojn taŭziĝis la
      steloj
en la dancaj ondspeguloj... ekvibris la vido...
      ekzumis la oreloj
ekiris la ponto... vualoj... lulado... ebria
      svenemo...
ve! en animo... kia skuo subite? Tra l' dorso kia
      frostotremo?
la ondoj... la monto... la Tempo... kio?... jen
       nudaj la bordoj,
sur kanoj muzikas la vento... galopas sovaĝaj hordoj...
sagoj siblaj... krioj batalaj... stertoroj... henoj...
      io brulas...
kaj kuŝas... la monto Gerharda... la ondoj
      trankvile sin rulas...
kie mi estas... kiam mi estas... Dio!... la Tempo!..
      mi perdis la mian!...
terurite malvarmŝvite manon konvulsian
mi kroĉas en la pontokradon feran
por min... por min alĉeni...
                              por resti...
                                    por reveni
en mian... jarcenton... mizeran...