WallinkoskiOndojn pinarbara mont'Borderas kaj brakumas, Flustras al la pin' la ond', Al ond' la pino zumas. Ondoj mildaj en kviet' Petole sin balancas, Ŝaŭmo kun arĝentbrilet' La rokojn ĉirkaŭdancas. Zum', susur', babila bru', Pina verd' kaj onda blu', Farsa flustro de la vent': Koron tuŝas sorĉa sent', Sonĝo de fabela mond': Jen, boato sur la ond', Väinemöinen sur ĝi sidas, Blonda Aino borde ridas, El la kordoj de l' kantelo Kant' pli dolĉa ol mielo Flugas flirte por la gajno De la kor' de l' blonda Aino. Mondo mire eksilentas, Eĉ aero ĝojon sentas, Sorbas sonojn sinforgese, Ho, lulante kaj karese, Sorĉa sonĝo, kun ni venu, Kaj ne svenu, daŭru plu, Por eterne... |