Mi vere diras: mortus mi volonte. Foriris Atthis, mi ŝin ne revidos. Ŝi multe ploris de mi disiĝonte, ploregis ŝi ĉe l' adiaŭparolo: "Ho Sapfo, kiel akre mi suferas, mi ja foriras de vi malgraŭ volo." Kaj tiam mi respondis al ŝi larme: "Iru feliĉe kaj pri mi memoru, vi scias, kiel mi vin amis varme. Se ne, mi veku en vi la memorojn. Ĉu povus vi forgesi tiujn dolĉe tenerajn kune pasigitajn horojn, kiam florkronon vi por vi kolektis el rozoj kaj violoj kaj safranoj kaj apud mi sur vian kapon plektis, kaj la girlando el miksita multo da floroj adorindaj ondis al vi ĉe la fragila kolo, fajna ŝultro, kaj kun odor' mistera la parfumoj de aromaroj reĝaj al vi naĝis ĉirkaŭ la belaj bukloserpentumoj, kaj vi langvore sur kuŝejon sinkis, kaj sterniĝinte apud mi la ardan soifon vi estingis... |