ADMONO DE SKRIBISTO AL SIA FILO

Filo, se prezentas
vivon metiistoj,
ili nur lamentas
per la longaj listoj
de mizeroj, tristoj.
Bone, se vi atentas.


Mi forĝisto, vivas
antaŭ forna faŭko.
Pro la martelsvingoj
kalas pli la fingroj
ol krokodilhaŭto,
ol krokodilhaŭto.

Mi, tanisto, stinkajn
felojn prilaboras,
pro la tremp' kaj viŝo
fingroj pli fetoras
ol putranta fiŝo,
ol putranta fiŝo.

Mi, sandalfaristo,
penas sen ripozo,
vivas el almozo
vivon, kiu aĉas,
la paseo ranca,
la futur' senŝanca.
Mi mizere maĉas
ledojn por la ŝtopo
de l' malsata kropo,
de l' malsata kropo.

Metalist' mi estas,
oj, ne pli ripoza
ol kampul' terfosa.
Eĉ se l' nokto nigras,
kaj vi kredus, vere
spiras mi libere,
mi ĉe torĉo viglas,
mi ĉe torĉo viglas.

Ŝtonĉizist' mi estas.
Lacas mia brako,
ĝis vesper' mi kaŭras,
ĝis vespero daŭras
inter ŝtonoj duraj
ĉizo, fajlo, hako.
La tendenoj kruraj
de trostreĉo feblas,
venas lamo frua,
spina kaj genua,
kaj ripoz' ne eblas,
kaj ripoz' ne eblas.

Estas mi barbiro,
ne finiĝas, oj, la
dom-al-doma iro,
vago sojtal-sojla.
Kiel flor-al-flore
flugas la abelo,
kuras mi fervore,
sed ne por mielo,
nur por magra pano,
iras vagabondi,
kun vezik' sur mano,
tondi, ĉiam tondi,
sen horeto paca.
Nur kiam mi, laca,
manĝon subnazigas,
tiam por minuto,
mi sur la kubuto
kapon ripozigas,
kapon ripozigas.

Mi teksisto estas,
por mi la destino
estas, oj, pli vipa
ol eĉ por virino.
Penas mi en ĝiba,
kaŭra korp-situo:
tie mia koro,
kie la genuo.
Iom da sun-oro
vidas mi nur tiam,
se mi subaĉetas
inspektoron mian.
Se l' teksaĵ' ne pretas
ĝis vesper' laŭ plano,
min anstataŭ pano
trafas puno ŝarĝe,
kuŝas krur' kaj mano
inter nodoj, kiel
la lotuso marĉe,
la lotuso marĉe.

Mi, ŝipul', ĝis Natho
velas for en barko,
tie per pafarko
ĉasas je flamingo,
ĉasas je ansero.
Sed post reatingo
de la hejma tero
mi ne trovu pacon:
antaŭ ol elipiri
la vojaĝan lacon,
devu mi reiri,
devas mi reiri.

Mi, armilfaristo,
penas sen mezuro,
al fremdland-veturo
min metio gvidas.
Kaj post la reveno,
hejme, en ĝardeno,
mi apenaŭ sidas,
la ripoz' jam ĉesas.
Iri plu necesas,
iri plu necesas.

Kurier' mi estas.
Oj, se mi trans limo
voji min preparas,
tiam mi pro timo
de l' Aziaj gentoj,
sovaĝbestaj dentoj,
testamenton faras.
Voje ĉio fremdas.
Kio min atendas
en la land' Egipta?
Hejmi en la domo
mi apenaŭ revas,
venas tuj ordono,
oj, kun kor' aflikta
mi reiri devas,
mi reiri devas.

Masonist' mi estas.
La labor' min urĝas,
akraj vent-atakoj
ŝiras min kaj skurĝas.
Lacas miaj brakoj,
la okul' brulumas,
min mem mi konsumas:
mia propra mano
estas mia pano.
Unufoje tage
mi min lavas-viŝas,
post la sunsubiro
honte humiliĝas
por favor-akiro.
Sub la suno flama
rampe mi ascendas,
sur lotus-ornama
kolonkapo pendas,
monat-post-monate,
kiel ĉaspelate,
pasas mi senhalte
skafald-al-skafalde.
Kaj se per la peno
panon gajnas manoj,
iras mi vespere
hejmen kaj kolere
batas la infanojn,
batas la infanojn.

Fil', vi nun rekonas,
kian sorton donas
la labor' metia.
Tio vin admonas:
estu skriboscia,
estu skriboscia.