Dante Alighieri
AL DAMO-ROKO

Mia parolo estu tiel aspra,
kiel en sia ag' ĉi roko bela,
pli kaj pli senŝancela
en sia duro kaj naturo kruda.
Jen, ŝi sin vestas per kiraso jaspa,
kaj, por ke cedu ĉi fiera,
ne estas sago fera,
kiu ŝin trafus je la haŭto nuda.
Sed ja ŝi batas, kaj nek ŝirmo buda,
nek fuĝo helpas: ŝiaj batoj mortaj
vin, kvazaŭ flugiiportaj,
atingas, ĉiun ŝildon povas fendi.
Mi kontraŭ ŝi ne povas min defendi.



Se nur al ĉi kruela krevus ame
la koro, kiel pro ŝi mia sino!
Ne frostus mia spino
pro l' mort', per kiu ŝia bel' min serpas,
kaj kiun, en la sun' kaj ombro same
donas ĉi raba, murda krimulino.
Ve, kial en ravino
bolvarma, kiel mi, ŝi mem ne jelpas?
Ja tiam tuj mi krius: "Mi vin helpas!"
Kaj ŝiajn harojn, kiujn, min konsumi
Amoro igis lumi
ore kaj krispe, kaptus mi fervore
kaj ĝue, kaj ŝin tio plaĉus kore.

Se l' belajn buklojn, kies plekto brila
kreiĝis por min vipi ĝis torporo,
mi kaptus, ho, de horo
matena, ilin tagojn kaj vesperojn
mi premus, ne indulga, nek ĝentila,
sed kiel urs' en sia ŝerchumoro!

Se skurĝas min Amoro,
miloble mi revenĝus la suferojn,
l' okulojn, kiuj ŝutas la fajrerojn,
pro kiuj mia koro flamas arde,
mi fiksus finnrigarde,
ke mi privenĝu ŝian fuĝan pason.
Kaj al ŝi mi per amo donus pacon.

Kanzono, iru rekte al la damo,
kiu min vundis, kaj de mi forsiras,
kion mi plej sopiras.
Flugigu al ŝi sagon en la koron,
ke mi de l' venĝo havu dolĉan gloron!