Gaius Valerius Catullus
AL EGNATIUS

Kompanoj en fidomo de voluptadoj,
proksima al la dom' de l' ĉapaj du fratoj,
ĉu kredas vi, ke nur vi havas pumpilon,
al ĉĈiu dam' vi rajtas fari amspilon,
cetere ĉiu viro estas nur boko?
Vi cent kaj ducent sidas en ĉi kulploko,
ĉu kredas vi, ke kraĉi mi ne kuraĝas
al buŝ' de l' ducent, kiuj tie kaŭraĉas?
Ne kredu! Mi, por montri viajn malpiojn,
sur tuta domo skribos fronte skorpiojn.
Ĉar mia kara fuĝis al mi de l' sino,
amata pli ol iu ajn amatino,
por kiu ja batalojn multajn mi skermis,
kaj inter vi, nobeloj riĉaj, sin sternis.
Vi ĉiuj amas ŝin, kaj, honte, eĉ ratoj,
duoblaj nuloj, virputinoj de stratoj,
precipe vi, el longharuloj ĉefdando,
vi, fil' de multlepora Keltiberlando,
Egnatius kun barbharoj ombraj, tre glataj,
kun dentoj blankaj, per urino striglataj.