Quintus Horatius Flaccus
AL LYDIA

      ó Ho, dum al vi mi estas kara,
kaj ne brak' de alia juna amant' plektiĝis
      ĉirkaŭ vin ĉe la kolo klara,
ol la reĝo de persoj mi pli beate riĉis.

      ó Dum nur por mi vi ame flamis,
kaj ChloŽn al amanta Lydia ne preferis,
mi kun nomo lumanta famis,
Rhean Silvian en la brila renom' superis.

      ó Nun ChloŽ min aminde retas,
pri la citro, la dolĉaj kantomezuroj sperta,
kaj sentime mi morti pretas,
nur ke l' viv' de l' animo kara fariĝu certa.

      ó Mi en fajro komuna brulas
kun greklanda junulo, kun Calais la svelta,
kaj dufoje mi morton kuras,
nur ke l' viv' de la kara knabo fariĝu certa.

      ó Kio do, se denove ligus
Venus nin sub iama jugo de fera forto,
mi al blonda ChloŽ abdikus,
larĝaperte atendus, Lydia, vin la pordo?

      ó Kvankam li pli ol astro belas,
kaj flirtama vi estas kaj pli kolere bola,
ol la mar', se ĝi ŝaŭme ŝvelas,
vivi, morti mi kun vi volas, amato sola!