Claudius Rutilius Namatianus
AL ROMO

Kiom mi, kaj kiomoble, povas diri beata tiun,
      kiu indis je naskiĝo sur ĉi tiu feliĉa ter',
kaj al kiu nobla ido de l' pranobelaro de Romo
      la denaska glor' pliiĝas per la honoro de la Urb'!
Elaŭskultu min, reĝino granda de via bela mondo,
      akirinta por vi rangon inter astroj eteraj, Rom',
elaŭskultu min, patrino de la homoj kaj de la dioj,
      ni en viaj temploj estas nelontane de l' ĉielalt'!
Vin mi kantas, kaj vin ĉiam, dum permesos sorto, mi kantos.
      ĉar neniu sana povas vin ne gardi en la memor'.
Ja pli baldaŭ kovros nigro de forgeso krima la sunon,
      ol el mia koro estus forpasinta via honor'.
Ĉar prodigas vi donacojn al la sunradioj egalajn
      sur vastego ĉirkaŭata de l' ondado de l' Ocean'.
Vian marŝon ne lantigis la ardanta sablo Libia,
      nek la Ursa Stel', annita per glacio, repelis vin.
Kiom la natur' vivanta sin etendas ĝis la polusoj,
      tiom estas trairebla por braveco via la ter'.
Vi patrujon unusolan faris el la diversaj gentoj,
      subigitoj havis gajnon per rekono de via reg',
dum vi al venkitoj viajn leĝojn partopreni ofertis,
      kio estis mond' antaŭe, tio per vi fariĝis Urb'.
Ho diino, vin laŭdegas romian' ĉiel ajn lontana,
      kaj sub via paca jugo iras en perfekta liber'.
L' astroj observantaj ĉion dum la eterna moviĝado,
      pli belegan imperion ol vi neniam vidis ja!
Metu la kapkronajn laŭrojn! Glora verdo de l' antikvuloj
      zonu ree, Rom', la buklojn sur via sanktigita vert'!
De la tur-kronita kasko disradiu ordiademoj, .
      kaj el si eternajn fajrojn ŝutu via ŝildo el or'!
Kiel torĉo renversita novajn fortojn al si reprenas,
      el la dekadenc' pli klare al la ĉielo levu vin!
Por jarcentoj romianaj donu la leĝojn triumfantajn,
      kaj vi sola ne timiĝu de l' fatala Parca boben',
ĉar neniaj limoj batas al vi la tempon de l' futuroj,
      dum la tero staros kaj dum restos astroj sur la ĉiel'.
Vin plifortikigas, kio pereigas regnon alian,
ordo de la renaskiĝo estas pligrandiĝi de plag'!