Quintus Horatius Flaccus
AL SIA LIBRO

Mia libro, vi deziras, ke vin vidu forum' kaj borso,
do, frotite brila, staru en Sosia montrofenestro.
Vi malamas la serurojn, karajn al pudorul' sigelojn,
ĝemas vi, ke vin malmultaj vidas, je publik' vi sopiras,
kaj vin sentas nevartata. Iru, kien iri vi volas,
sed reveni vi ne povos poste. "Kion, povra, mi faris,
kion volis mi?" vi diros, kiam ofendita vi estos,
kiam, strikte kunvolvitan, vin formetos libro-amanto.
Kara estos vi al Romo, ĝis forpasos via noveco,
kaj komencos vi ĉifiĝi, malpuriĝi de multaj manoj,
aŭ en silent' vi paŝtos nur la tineojn senkulturajn,
aŭ vi venos enpakite en Afrikon aŭ Iberion.
Ridos tiam la poeto admonanto neaŭskultita
kiu inter rokoj ŝove helpis obstinkapan azenon,
kolerante kial tiom servi li penas malgraŭvolan.
Kaj jen kio al vi restas: en ekstrem' de l' regno vin uzos
febla maljunul', instrui alfabeton al etaj buboj.
Nu se la vetero freŝa turnos al vi orelojn plurajn,
diru, ke mi, fil' de patro liberiĝinta, en modesta
stato, paron de flugiloj ol la nest' pli grandaj etendis.
Kiom el deven' vi prenas, tiom donu tuj al la virtoj:
al l' unuaj de la urbo hejme kaj en milit' mi plaĉis.
Diru, ke mi malaltkorpa, frue griza, sunon amanta
estis, kaj subitkolera, sed facile repacigebla.
Kaj se eble iu ankaŭ mian aĝon al vi demandos,
sciu li, ke mi kvaroble vivis jam dekunu Decembrojn,
kiam Lollius, konsulo, kun Lepidus sin kolegigis.