Quintus Horatius Flaccus
AL TORQUATUS

Fuĝas neĝoj kaj revenas al la kampo la herbo freŝa,
      al la bosko la frondharar',
ŝanĝas sin la tervizaĝo kaj malkreske ĉe bordoj siaj
      preterfluas jam la river',
nun Gracia kun la nimfoj, kun la du fratinoj aliaj
      danci nude kuraĝas jam.
Senmortecon ne esperu jar' admonas, kaj de vi belan
      tagon haste rabanta hor'.
Frido cedas al Zefiroj, la printempo al la somero,
      kaj tiu baldaŭ mortos mem,
se l' aŭtuno pomoporta ŝutos fruktojn, poste aliros
      vintro kun la pigra nebul'.
Sed riparas la difektojn de l' ĉiel' la rapidaj lunoj,
      dum, se ni falis al la lok',
kie Aeneas la patro, Tullus riĉa kaj Ancus loĝas,
      polvo kaj ombro estos ni.
Kiu scias, ĉu aldonos novan tagon al hodiaŭoj
      por vi la dioj de l' ĉiel'?
Tiom savos vi el manoj avidegaj de l' heredantoj
      kiom plaĉe vi ĝuos mem.
Se vi foje falos morte kaj decidos jam pri vi Minos
      per sia akre brila juĝ',
ho Torquatus, vin jam povos nek nobelec', nek elokvento
      revivigi, nek la piec',
ĉar ne povas Hippoliton ĉastan liberigi Diana
      el la tenebroj de l' submond',
nek de sia tre amata Pirithous Lethe-katenojn
      rompi kapablas Theseus.