Sapfo
ALKAJOS KAJ SAPFO


Violbukla Sapfo, mielrideta,
sankta, diri al vi mi volus ion,
sed ĝin elparoli ne lasas al mi
sento de honto.

Se noble belan diri deziras vi,
malbonon ne havante ĉe via lang',
ne kovrus hont' okulojn viajn,
kaj vi libere la penson dirus.