AMAJ KANTOJ EL EGIPTUJO

1.
Ekĉirpas jam hirundo:
"Tagiĝas, kien nun do
vi iros for de l' dolĉa lok'?"
Ho birdo, mi ne iras
ankoraŭ, al mi ŝiras
la koron la disiga vok'.
En ŝia ĉambro mi, beata,
troviĝas kun ŝi, la amata.
Ni ambaŭ krie voĉas,
ke mi ne iros for,
kaj ni en amfervor'
la manojn interkroĉas.

2.
Mi kuŝos hejme en la lito
malsane de ĉagren',
najbaroj venos por vizito,
sed vanos ĉies ven'.
Sed se viziton al mi farus
la amatin' subite,
ja ĉiuj kuracistoj starus
ĉi tie hontigite,
ĉar ŝi esploron ne bezonas,
malsanon mian bone konas.

3.
Amato, mia kara,
mi diros, kiofara
mi estas nun: mi birdojn ĉasas.
Per uz' de ruza saĝo,
per gluo kaj per kaĝo
tiuj sin trompi kaj sin kapti lasas.
      Alflugas birdoj buntaj
de sur la bordoj Punt-aj,
kaj ĉiu estas mirhe dolĉbalzama.
L' unua, kiu venas,
la vermon vidas, prenas,
kaptiĝas tuj en la momento sama.
      Ho, kiel de parfumoj
de Punt' odoras plumoj,
kaj ĝiaj ungoj plenas de rezino!
Mi havas la deziron,
malfermi la kaptilon
kun vi, trezor' de mia kor-inklino.
      Tre dolĉas kune preni
kaj en la manoj teni
la birdon odorantan de balzamo,
plej dolĉas sur la tero,
plenplene de tenero
al kampo iri, al amat', por amo!

4.
La amo de l' amata estas trans la Nil',
la akvo ŝin de mi dividas.
Sur la rivera bordo kuŝas krokodil',
tra l' akvo mi al ŝi rapidas.
Kuraĝta estas sur la akvo la anim',
kaj kiel tero sub la pland' la ondo!
La amo, ŝia amo faras forta min
kaj ŝirmas per magia rondo.