Sapfo
AMKONFESO

Plej feliĉa vir', egalul' de dioj
al mi ŝajnas, kiu sidiĝi povas
vidalvide al vi kaj aŭdi el pro-
ksimo la dolĉe

freŝan voĉon kaj la magian ridon,
kiu fandas en mia brust' la koron.
Se nur por moment' mi vin alrigardas,
tuj sufokiĝas

mia voĉ', la lango lamiĝas, fajroj
delikataj sub mia haŭto kuras,
mi ne vidas per la okuloj, muĝas
miaj oreloj.

Min inundas ŝvito, la tutan korpon
kaptas al mi tremo, mi verdas pli ol
herbo, kaj kun mank' apenaŭa ŝajnas
jam, ke mi mortas...