Gaius Valerius Catullus
AMO KAJ BONVOLO


Vi, Lesbia, diris iam: vin la deziro pelas nure
      al Catullus, eĉ jupitron mem vi ne tenus en prefer'.
Kiel vin mi amis tiam, amis vin ne nur amkunule,
      sed kiel la patro filon aŭ la bofilon, kun tener'.
Nun mi konas vin, kaj kvankam eĉ pli konsumiĝe mi brulas,
      trovas en vi multe malpli da valoro kaj pli da feĉ'.
Kiel do? vi miras. Vidu, tiaj ofendoj ja stimulas
      la amanton ame ardi, sed bonvoli ne, male eĉ.