Edmund Spenser
AMORETTI
1.
Kiel la ŝip', velanta maron vastan,
kiun kondukas stelo al la cel',
se ŝtormo kovras la gvidanton astran,
erare vagas laŭ la venta pel',
tiel mi. Brilis al mi hela stel',
direktis min, nun nub' ĝin kovras plene.
Kaj mi vagadas time en malhel',
kaj sin danĝeroj kaŝas ĉirkaŭprene.
Sed fidas mi: se l' ŝtormo pasos svene,
mia Helica, vivostelo gvida,
rebrilos, alrigardos min serene,
forpelos nubojn ŝia brilo rida.
Dume, mi vagos, zorga, erarvoja,
en trist' sekreta, enpensiĝ' malĝoja.

2.
Mi en la sablon skribis nomon ŝian,
sed ondoj venis kaj forlavis ĝin,
pri ŝia nom' mi metis skribon plian,
sed tajdo venis kaj forrabis ĝin.
"Vantul', ŝi diris aĵon kun destin'
de mort' vi eternigi vane penos,
mi mem similos ja al ĉi ruin',
kaj mia nomo iam same svenos."
"Ne! diris mi vulgarajn aĵojn prenos
la mort' en ŝlim', sed vivos vi perfame.
Eterne viajn virtojn versoj tenos,
la gloran nomon skribos ĉiel-orname,
kaj eĉ se ĉion mort' estingas blove,
ĉi amo tie vivos, ĉiam nove."