Pri Kadmos kaj Atridoj mi volis kant-sonori, sed nur pri Eros kantis la lir' en mia mano. Aliajn prenis kordojn, eĉ liron nun mi ŝanĝis kaj volis kanti penojn heraklajn, sed pri Eros la liro sonis ree. Adiaŭ do, herooj, ĉar nun pri Eros kantas la lir' en mia mano. 2.Ho, se spegul' mi estus, ke vi min ĉiam petus, se mi fariĝus vesto, ke vi min portus ĉiam, ho, se mi estus akvo, ke mi vin povus bani, se mi oleo estus, por kovri vin parfume, korsaĵo ĉirkaŭ l' brusto, kolier' sur via kolo, aŭ estus mi nur via sandal', ke vi min tretus! 3.De la natur' ricevis la taŭro akrajn kornojn, ĉevalo fortajn hufojn, lepor' rapidan kuron. Leon' teruran buŝon, la fiŝo lertan naĝon, la bird' facilan flugon, la viro menson. Restis nenio por virino. Nu, kiel do ĝi helpas? Anstataŭ lanc' kaj ŝildo ĝi dotas ŝin per belo. Jen, fajron, feron venkas la virinet', se ĉarma. 4.Hirundo eta, kara, vi ĉiujare venas, somere faras neston, sed vintre vi forflugas al Memfis kaj al Nilo, sed Eros faras neston en mia kor' senĉese. Lanuga jam la unu, en ov' la dua ido, la tria ĝuste elrampas. Kaj ĉirpas la idetoj senĉese, buŝaperte, pli granda Erosido nutradas la pli etan, la elkreskintaj kovas tuj ree pluajn idojn. Ho ve, jam kiel helpi! Erosojn multe multajn elpeli mi ne povas! 5.Ni, kvankam oldaj, venkas la junulojn en la drinko, se oni devas danci, ni dancos ja! Ni rolos silenon, portos kiel bastonon la felsakon! Por kio al ni tirso? Se iu batalemas, pro ni — li ja batalu! Hej, knabo, glason al ni kun vino mielgusta, regalu, ke mi drinku! Ni, kvankam oldaj, venkos la junulojn en la drinko! 6.Ĉikanas min knabinoj: Anakreon, vi oldas, rigardu, en spegulon, elfalis viaj haroj kaj kalvas via frunto. Nu, ĉu mi havas harojn, ĉu ili jam elfalis, egale, sed mi scias, ke des pli ja konvenas al la oldul' plezuri pri l' viv', ju pli proksima li estas al la tombo. 7.Abelet' sur rozo sidis, ĝin Eros ne rimarkis, kaj jen, vundite, sentas pikilon en la fingro. Kurante kaj flugante, al ĉarme dolĉa Kypris, li veas pri l' maneto: "Ve, panjo, mi pereas, min pikis la flugila serpento, kiun nomas abelo la kampuloj." Respondas la patrino: "Se pik' abela tiel doloras, kia estas dolor' de l' povra, kiun vi vundas, eta Eros?" 8.Junulinoj kaj junuloj, pleninginte korhojn, portas la berarojn nigrajn ŝultre, ilin en la kuvon ŝutas, kie tiujn tretas viroj. Liberiĝas most' el beroj. Oni benas rikoltante, jubilante Dionizon, se barele ŝaŭmi dolĉe oni vidas novan vinon. Se ĝin olda homo trinkas, li pied-ŝancele dancos, skuadante buklojn grizajn. Sed en ebriet' junulo spionadas virgulinon, kaj aliros piedfingre. kie ŝin la sonĝo sternis kuŝigante sur branĉlito. Brakumante la sveltkorpan, li por amo ŝin ekscitos, ke jam antaŭ nuptonokto ŝi cedema al li estu, se la vortoj ne efikas, li la spitan superfortos. Dioniz' la junan jene je volupt' mallica logas. 9.Vi feliĉa estas, grilo! Kiel eta reĝ' vi tronas foliare, kaj ebrie de la eta ros', vi kantas. Ĉio estas ja la via, kion en la kamp' vi vidas donacitan de l' Sezonoj. Amiketo de kampuloj, vi neniam ilin nocas; tial amas vin la homoj, vi, somerheroldo dolĉa. Ja vin amas mem la Muzoj, ja vin amas ankaŭ Foibos, per arĝenta voĉ' vin dotis. Vi, terido senĉagrena, saĝulet' kantema, dolĉa, ne havanta karnon, sangon, ja egalas preskaŭ diojn. |