En la dezert' sterile nuda, el grund' bakita de sunardo anĉar' elĝermis, staras muta; ne kreskas en proksim' eĉ kardo. Ĝin naskis la soifa tero en furiozo mond-malbena, kaj per veneno de kolero saturis ĉiun fibron plena. Venen' filtriĝas tra la krusto en la tagmeza varmo suna, ĉe l' vento de vesperkrepusko koaglas je rezino bruna. Proksimon ĝian bird' evitas kaj timas tigro. Se la sibla venteg' la branĉojn ekagitas, tuj plu ĝi flugas, venen-kribra. Kaj se la nuboj de l' ĉielo pluverojn sur anĉaron ŝutas, de la folioj kaj de l' ŝelo venene tiuj teren gutas. Hom' homon tamen por aliro komandis per rigard' rigora, fidele iris tiu viro, revenis kun la suk' horora. En sako, krom rezin' fatala, velkintan branĉon la sendito alportis kun vizaĝo pala, kovrata de malvarma ŝvito. Li falis tie tuj en sveno pro elĉerpiĝ' de l' lasta forto. Ĉe l' trono de la suvereno la sklavon tiel trafis morto. Ordonis ĉiujn sagojn suki la princo per venen' anĉara, per arkoj tiel sendis flugi la morton al popol' najbara. |