BABELO

Kaj unu lingvo estis sur la tuta ter'
kaj unu maniero de parolo.

Kaj ili, ekirinte el la Orient'
ebenon trovis en la lando Ŝinar
kaj tie ili loksidiĝis.

Kaj diris unuj al aliaj: "Venu do,
ni formu brikojn kaj bruligu fajre."
Kaj estis brik' al ili kiel ŝtono
kaj estis peĉ' al ili kiel kalko.

Kaj ili diris: "Venu do,
nun ni konstruu por ni urbon,
kaj turon, kies pint' atingos la ĉielon,
kaj ni akiru por ni nomon,
por ne disiĝi sur la tuta tersupraĵ'."

Kaj jen descendis Jahve,
por vidi tiun urbon kaj la turon,
kiujn konstruis la homidoj.

Kaj diris Jahve: "Jen do, unu la popol',
kaj ili ĉiuj havas unu lingvon,
kaj jen do, kion ili nun komencis,
kaj ili plu ne estos malhelpataj
plenumi ĉion deciditan.
Nu, ni descendu do
kaj ni konfuzu ilian lingvon,
ke unu la alian ne komprenu."

Kaj Jahve do de tie
disigis ilin sur la tuta tersupraĵ,
kaj ĉesis la konstruo de la urbo.

Kaj tial oni nomas ĝin Babelo,
ĉar tie ja konfuzis Jahve
la lingvon de la tuta ter',
kaj ĉar de tie Jahve
disigis ilin sur la tuta tersupraĵ'.