Aŭtuna ĉiel' vi estas, helroza kaj serena! Min maro de malĝojo inundas en l' anim' kaj lasas, refluinte, sur mia lipo splena la mordan rememoron de la amara ŝlim'. — La mano vane glitas sur mia svena sino; Vi trovos sole vundon ŝiritan, amikin': ĝin ŝiris ungoj, dentoj sovaĝaj de l' virino. Ne serĉu mian koron, la bestoj voris ĝin. La brust' estis palaco; ĝin hord' infektis, kruda; oni kverelas, murdas, orgias tie ĉi! — Parfumo ĉirkaŭnaĝas ĉe via gorĝo nuda! ... Ho Belo, kruda plago de l' koroj, volas vi! Per viaj flam-okuloj brilantaj kiel festoj cindrigu la ŝiraĵojn lasitajn de la bestoj! |