BASOO


1.
Jen, — krio mola!
Ĉu estis voĉ' de l' Luno?
Ne! Voĉ' kukola.

2.
Kampoj herbhavaj!
Sonĝloko de multnombraj
herooj bravaj.

3.
Taban' ludetas
sur' floro. Ĝin ne manĝu,
paser', mi petas.

4.
Lag' forlasita,
kaj muta. Plaŭd', ensaltis
rano subita.