Quintus Horatius Flaccus
BEATUS ILLE

Feliĉa, kiu, fore de la publika vivo,
      simile al praava gento,
la patran bieneton per propraj bovoj plugas,
      sen ia zorgo pri procento,
nek de l' kolera maro hororas, nek, soldaton,
      trumpeto kruda lin ekscitas,
tumulton de Forumo kaj la orgojlan sojlon
      de potenculoj li evitas,
sed aŭ la sveltajn vergojn de vinarbet-fianĉo
      li geedzigas kun poplegoj,
aŭ rigardadas, kiel en vala fundo vagas
      paŝtiĝe blekaj bruto-gregoj,
kaj sovaĝkreskajn branĉojn per serpo detranĉante,
      li greftas pli utiligeblajn,
aŭ en amforojn metas mielon elpremotan,
      aŭ tondas siajn ŝafojn feblajn,
aŭ se l' Aŭtun' elŝovas kampare siajn buklojn
      per molaj fruktoj ornamitajn,
kiel li ĝojas, pirojn greftitajn kolektante,
      kaj la purpurajn berojn vitajn,
kiujn li al Priapo oferos, kaj al paĉjo
      Silvano, kampa lim-patrono!
Ho, estas ĝue, kuŝi jen sub maljuna kverko,
      jen sur altira kamp-gazono,
dum inter bordoj altaj fluadas rivereto,
      kaj birdo en la bosko plendas,
la fontoj kaj la fluoj per dolĉa flustro dormon
      facilan sur palpebrojn sendas.
Kaj kiam de l* tondranta Jupitro venas vintro
      kun neĝo kaj kun vento akra,
aŭ furiozajn aprojn helpe de hunda hordo
      li pelas al kaptil' obstakla,
aŭ sur facila stango streĉante raran reton,
      manĝeman turdon li insidas,
leporon timan, maŝe kaptitan gruon migran
      kiel premion gajan vidas.
Ej, kiu ne forgesus do tiel pri la amo,
      pri ĝiaj vundoj, ĝiaj retoj,
se estas eĉ hontema edzino, kiu zorgas
      pri l' dom', pri l' dolĉaj infanetoj;
Sabina aŭ Apula virin' sunbrunigita,
      konvena al la vir' tenaca,
ŝi sur fajrujo sankta sekbranĉe metas fajron
      por hejmenven' de l' edzo laca,
ferminte grasajn brutojn en stal' plektita, melkas
      la ŝvelajn mamojn de bovino,
manĝaĵon, kiu monon ne kostas, ŝi surmetas,
      kun kruĉo da ĉi-jara vino.
Min ne allogas ostro Lukrina, nek rombfiŝo,
      nek roza fiŝ' de granda raro,
kiujn la vintro-ŝtorme muĝantaj ondoj ĵetas
      el orient' al nia maro.
Al mi numid' Afrika ne venas en la ventron,
      nek jona urogal' delektas
min pli ol olivberoj, kiujn de l' plej fekunda
      branĉar' de l' arbo mi kolektas,
aŭ la okzal' kamp-ama, aŭ malvo por la peza
      stomako sorĉmedikamentoj
aŭ ŝafidet' buĉita por festoj de Termino,
      kaprid' savita el lup-dentoj.
Plezure estas vidi dum ĉi festenoj, kiel
      piedas hejmen la ŝafaroj,
rigardi, kiel trenas plugilon renversitan
      kun laca kolo bovo-paroj,
kaj kiel la domsklavoj, popol' de riĉa hejmo,
      ripozas ĉirkaŭ brilaj Laroj.
Kaj tiel parolante, akaparist' Alfio,
      ŝajnanta preskaŭ jam kampulo,
reprenas monatmeze la monojn, por en sekva
      monat' reprunti je uzuro.