Victor Hugo
BOAZO DORMANTA

Boazo sin kuŝigis, lacega de la penoj.
En la draŝej' tuttage li laborante staris,
poste, en lok' kutima li liton por si faris;
nun dormis ĉe l' buŝeloj, plenplenaj jam de grenoj.

Ĉi homo havis kampojn de greno- kaj hordeo;
kvankam li estis riĉa, li estis just-anima;
en lia muelilo l' akvo ne estis ŝlima,
ne havis li inferon en fajro de l' forĝejo.

Al riveret' aprila l' arĝenta barb' similis.
Avaro aŭ malamo sur lia garb' ne stampis.
Kaj kiam spikumanta malriĉulin' trakampis,
"lasu faladi spikojn intence" li konsilis.

For de malrektaj vojoj ĉi homo marŝis, pure,
vestita per sincera honesto, linoj blankaj.
Gren-sakoj liaj ĉiam, por homoj ĉio-mankaj,
kvazaŭ publikaj fontoj, fluadis senmezure.

Boaz' estis parenco fidela, mastro bona.
Li estis malavara, sed ankaŭ ŝparon gardis.
Prefere ol junulon virinoj lin rigardis,
ĉar juno estas bela, sed la maljun', impona!

Al fonto origina revenas maljunulo:
li iras de l' ŝanĝemaj al la eternaj tagoj;
en la okuloj junaj vidiĝas fiamaj sagoj,
sed lumon oni vidas en maljunul-okulo.
*
Boaz', inter la siaj, dormadis do, senmova,
ĉe stakoj de garbaro, kiuj similis rubojn.
En kuŝ' la rikoltistoj faris malhelajn grupojn.
Kaj tio ĉi okazis en tempo tre malnova.

Juĝist' en Izraelo estis la ĉef' popola;
la ter' sur kiu vagis la homoj, tendloĝantoj,
timante la vidatajn plandspurojn de gigantoj.
Ankoraŭ de l' diluvo estis humide mola.
*
Kiel Jakob' dormadis kaj dormadis Judita,
Boazo okulferme sur foliaĵo kuŝis.
Kaj jen, la ĉiel-pordoj super li sin dispuŝis
kaj super lia kapo descendis sonĝ' subita.

Jen lia sonĝ': li vidis, ke al li de l' ingveno
elkreskas ĝisĉiele kverk-arbo, kiu portas
homrason, ascendantan kiel longega ĉeno;
kaj sube kantas reĝo kaj supre dio mortas.

Boazo al si flustris per sia voĉ' anima:
"Ho kiel mi ja povus generi tian aron?
Ja, mi jam superpasis mian okdekan jaron,
kaj filon mi ne havas; l' edzin', jam malproksima.

Ŝi, kun kiu mi dormis, ho Di-Sinjoro Forta,
delonge mian liton forlasis por la via,
tute miksitaj estas ni unu al alia:
ŝi estas duonviva, mi estas duonmorta.

Kiel generi genton? Neebla la espero.
Ke al mi povu idoj elĝermi de l' ingvenoj!
Por la junulo estas triumfaj la matenoj.
De l' nokt' la tag' eliras kiel de venk-konkero;

aĝulo tremas kiel betul' en vintra blovo.
Mi estas vidva, sola, min kovras nokta ombro.
Ho Dio, mi jam klinas l' animon al la tombo,
kiel al akvo frunton la soifanta bovo."

Tiel Boaz' parolis en sonĝo kaj ekstazo,
l' okulojn sonĝnebulajn turnis al Di' ne-krede;
la cedro ne eksentas rozon ĉe sia bazo.
Li same ne eksentis virinon ĉe-piede.

Ĉar dum li tie sonĝis, jen Ruth, moabidino,
apud piedoj liaj, nudbrusta, sin etendis
kaj ian nekonatan radion ŝi atendis,
se de l' vekiĝo venos subita ilumino.

Ne sciis li, ke tie ŝi kuŝas sen vualo,
kaj Ruth nenion sciis pri voloj la ĉielaj.
Parfumo freŝa flugis el tufoj asfodelaj,
la flustroj de la nokto ekflirtis sur Galgalo.

La ombro estis nupta, solena, alte rava,
sen dub' anĝeloj flugis sekrete tra la vento,
ĉar oni vidis pasi tra l' nokto, por momento.
ion bluantan, kiu aspektis flugil-hava.

Spirado de Boazo zumetis, sin miksinte
al surda bru' surmuska de l' rivereta kuro;
estis monato, kiam ekmildas la naturo,
kaj la montetoj havas liliojn jam surpinte.

Ŝi revis kaj li dormis; kaj nigris la gazonoj,
mallaŭte vibrosonis sonorileto grega.
De l' firmamento falis ia bonec' grandega.
Trankvila hor': nun iras por trinki la leonoj.

Kuŝis en Jerimadeth, en Ur ĉio en mut'.
La astroj flamis sur la profunda firmamento,
lun-arko fajna, klara brilis en okcidento
inter ĉi nokto-floroj; kaj sin demandis Ruth,

sen mov', duonrigarde el sub kovril' mantela:
"Kia Di-rikoltanto de la somer' eterna
faligis dum foriro, neĝlekte man-malferma,
tiun falĉilon oran al tiu kampo stela?"