Knabino ... Via mano sur papero kraketa flugrapidas; halte baŭmas. L' okuloj serĉas vorton en aero. La vorton donas nun al vi la muta lampet' eksusurante; via plumo reprenas vojon kun kraket' akuta. Psit! Eta bru' ... vi al la lipoj prenas la plumon, ekatentas, piedmova ... Kio? Nur lignoverm' ... la pordo tremas. Dormu, patrin', vin sonĝu ... edzino nova. |