Mihály Babits
CIGANO EN MORTKONDAMNA ĈELO

Tiel naskiĝis iam la vers' sub fingro mia,
kiel skarab' flugila, kirasa, bril-artika
kreiĝis eble per la mano Dia.

Tiel naskiĝis poste ĝi sur mia lip',
kiel la trumpetkrio, la trumpetkrio
sur lipo de soldatoj, krusta pro la soif'.

Sed nun jam venas mallaŭte, disflue kaj timeme,
kiel en kavoj de okuloj ombroringaj
ekbrilas la larmo treme.

Ne por mi mem mi ploras: jen frataro miliona
plejparte tiel mizera, aĥ, mizera,
eĉ el sonĝ' ili ne konas, kio bona.

Kabanon ili ĉarpentus arbare, sed lignoj — tabuo!
ili ĝojas, se urbe, en granda dom' skatola,
ili havas malluman skatolon je luo.

Kaj ĝojas — se ĉio rompiĝis, ne eblas plu toler' —
ke eblas jen, trapaŝi kortbalkonan kradon,
altiras ĉiun la Patrin', la Ter'.

Malĝoja mond'! terurite muzikas vers-sonor',
kiel cigan' en mortkondamna ĉelo.
Huŝ, brilaj, flugbataj, zumantaj skaraboj, huŝ for!.

Se ĝi ne povas veki mortintojn, kial la trumpetkrio?
Nur la larmo, la larmo, la larmo falas,
sen demando: ĉu utile por io?