Ripoz' konsola post la voj' longpena: tendaro riverborde dissemita. Trankvil' feliĉa sub tegment' stelplena de l' nokto de fajraĵoj ornamita. Jen veturil' post veturil', vicorde. La ĉevalaĉoj mute kapbalancas. Nomadoj — dormas. Blanka fum' sintorde el bruletantaj fajroj volvedancas. Sendorme, iu sidas riverborde kaj violonas; klare, mildakorde plenigas la trankvilon la respondo: sopiro de misteraj revoj irilas al dormaj tendoj pri mirinda mondo kie ĉieloj nekonataj brilas. |