Francesco Petrarca
ĈE REMEMOR' PRI ŜI...

Ĉe rememor' pri ŝi, jam ĉiel-glora,
mildrigarda, kun klino de l' orhela
kapet', kaj pri l' modesta kaj anĝela
voĉ' al mi tiel dolĉa kaj dolora:

tre miras mi, ke vivas mi ankoraŭ.
Ja mi ne vivus, se ŝi ĉu pli bela
aŭ digna, restu dube savakcela
ne venus al mi en la hor' aŭrora.

Ho, la sinteno ĉasta, dolĉa, pia!
Kiel atente ŝi aŭdas plu kaj plu
rakonton longan de ĉagreno mia.

Kaj kiam ŝin forpelas matenfru',
ŝi al ĉiel' sin turnas, ja voj-scia,
malseka je l' okul', je l' vangoj du.