DIALOGO DE SINJORO KAJ SKLAVO

Sklav', obeu min!
Jes, sinjoro, jes.
Mi virinon volas ami.
Amu, ho Sinjoro, amu!
Amo estas zorgforges'.
Sklav', mi ne volas ami tamen.
Prave, ho sinjor', ne amu!
La virino estas kavo,
estas brulvundanta torĉo,
estas akra fera glavo,
kiu tranĉas tra l' virgorĝo.

Sklav', obeu min!
Jes, sinjoro, jes.
Tuj alportu akvon kure,
mi, lavinte manojn, pure
volas oferi al diec'.
Faru, ho sinjoro, faru!
Kiu al sia di' oferas,
tiu gajos en la koro,
pruntedonojn aglomeras,
repagotajn per favoro.
Sklav', mi ne oferos tamen!
Prave, ho sinjor', ne faru!
Ne bezonas vi imposti,
vi instruos vian dion,
ke li hunde kuru post vi,
se li volas de vi ion.

Sklav', obeu min!
Jes, sinjoro, jes.
Mi bonfaros al la lando
en bezono de neces'.
Prave, ho sinjoro, faru!
Kiu al la land' bonfaras,
ke li prosperon ĝian gardu,
ties far' eterne staras
en la urno de dio Marduk.
Sklav', mi ne bonfaros tamen!
Prave, ho sinjor', ne faru!
Se vi tretas murruinojn,
aŭ en la tombej' promenas,
vidu tie la kraniojn,
novan aŭ antikve-ŝiman,
kaj vi certe ne divenas,
kiu el ili apartenas
homon justan, homon kriman!

Sklav', obeu min!
Jes, sinjoro, jes.
Kio do nun estas bona?
Fini tute la aferon,
mian kolon, vian kolon
rompi, droni en riveron,
sklavo, tio estus bona!
Kiu longas ja sufiĉe
por atingi la ĉielon,
kiu larĝas ja sufiĉe
por plenigi tutan teron?
Sklav', mi vian kapon fendos,
vin transmonden antaŭsendos.
Do postvivu min ne pli,
ho sinjor', ol tagojn tri!