Gyula Illyés
DOMFLANKE

Domflanke mi, sidante alsubtegmentan ŝtupon,
tiaĵojn aŭdas: "Venu, tomato, en la supon!
Mi tranĉas vin, jen, kruce, duone post duone,
tiele! Kaj nun saltu, en la poton! Bone!"
La avinet' babilas, momenton ne silentas,
pensante, en la solo, ke ŝin neniu atentas,
kaj eĉ se jes, ŝi, dum ŝi paŝete iras-venas,
kun ĉio ektuŝata konversacion tenas.
"He, fajro, ne petolu, ne fumu, restu en loko,
ne pinĉu mian manon kiel kolera koko!
Da salo nun manplenon! Nu, kie vi, saluj'?
Sekbranĉojn mi alportos de l' suba korto tuj.
Terpomo, ni vin plukos, ne timu malvarmumon!
Vi, branĉ', ne volas veni el la amas' en lumon?"
Kaj inter persikarboj ŝi iras plu babile,
kliniĝas al ŝi brile
la branĉoj, ŝin alflustras, milde karesi pretaj,
ĝojlarmoj fluas ĉie de sur folioj etaj.
La vespersunon nuboj levas al altaj vastoj
en fumo de incenso kiel hostion pastroj.

Dio, laŭdire kaŝa en herbo, akv', arbido,
kiel en la amanta knabin' la dolĉa rido,
vi, kiu pli malfermis al viaj mil sekretoj
l' orelojn de l' avinjo ol tiujn de l' poetoj,
nun al mi, surde, blinde, stumble sur vojo kurba
al vi titubadanta en nia mondo turba,
faru, ke kiel ŝi, mi orelu viajn vortojn,
kaj kiel ŝi, kuraĝe respondi havu fortojn.
Jen, la vesperkrepusko nun kiel besto ega
jam super min kliniĝas, frisklange ŝultroleka.
Vidu, sub morusarboj de l' kort' el sep teleroj
da supo flugas blanke ĉielen la oferoj.
Jen fideluloj, kiuj, gardante kun rideto
viajn kaŝitajn vortojn, ŝvelas de varma kredo.
Ho, kiel tiun lastan hebrean vespermanĝon,
de l' famili' provita, benu la vespermanĝon.
Kiu en grenojn, arbojn la sangon transfluigis,
kaj "manĝu do" instigis,
lasu ĉi pacajn vortojn al mi nun enkuleri,
kaj kiel tiuj Dekdu, de via flam' fajreri.

En la riveroj venas al ni la nokto bistra,
folioj flirtetadas de ĝia fluo friska.
Mi iros morgaŭ vojon. Lasu, ke mi dumire
iru kun herbo, arbo, akvo interbabile
kaj kun la simpla plebo, kies mi estas ido,
kaj kiuj antaŭ l' moŝto balbutas eĉ per vido,
tiel senhelpas ili. Kaŝiĝas vort' ilia.
Mi lernu, kion diri ĉi gent' estas senscia.
Kion demandas trajtoj konvulsiantaj mute,
demandojn mi, apertajn, respondi povu tute,
kaj miaj vortoj sonu, kiel avino-buŝe,
pli kaj pli kuraĝvoĉe kaj pure kaj kortuŝe,
kaj ne zorgante tion, ĉu oni ridas prie.
Ankoraŭ nekutima la kora ton' ĉi tie.
Kiel okuloj puraj de beboj, kiuj petas,
la lumoj de la steloj silentaj jen ploretas
pri ni, disvolviĝante en nokt' anstataŭ floroj,
ke ili dotu nin per esperoj kaj konsoloj.
Kaj sur brasikfolioj la roso-guto-briloj
rigardas kiel blue demandaj okul-miloj.
Jen mi, vojpreta, sentas, ke mi ĉi-nokte staras
en lumo de rigardo, kiu fascine klaras;
sub palpebrumoj ploraj-ridetaj, loge-voke,
prepariĝantaj vortoj sin spronas reciproke
en mi, ke min kuraĝe ili je mano prenu
kaj en la mond' konfuza, balbuta kun si trenu.
Mi, kiu el la flanko de tere kaŭra dom' do
stariĝas, el varmega profundo de la mondo,
nun time disrigardas, kortrema kaj ekscita,
konjekti mi kuraĝas: mi estas elektita.

En la lunlumo branĉoj kliniĝas ambaŭflanke,
sur mian vojon nigrajn bukedojn alĵetante.

Mi la terpomarbetojn trairas, side dormajn,
singarde, por ne treti iliajn nestojn varmajn.
Mi iras sen adiaŭ. Ili, min rimarkinte,
per voĉo kokideta ekplorus arĝenttinte.