Kian kulpon do mi faris, juna kaj plej afabla dio, ke mi el donacoj viaj, Dormo, nenian parton havas? Jen, silentas ĉiu bruto, ĉiu birdo, besto sovaĝa, kaj, klininte sian supron, ĉie ŝajnas dormi la arboj, la river' senbrida ĉesis muĝi, kaj de ŝaŭmo ne hirtas marspegulo, sin sur plaĝon apogante ripozas ondoj. Jam la sepa Sun' min vidis kun senfermaj tristaj okuloj, tiomfoje jam de Paphos kaj de Oeta la lampoj vidis tia min kaj tiomfoje preter mia lamento pasis la Aŭror' kompate per la frosta vipo min aspergante. Kiel do kapabli tion? Eĉ se mi havus mil okulojn, kiom damna Argus tenis en posten' ĉiam alternante, ĉar neniam li maldorma estis kun sia tuta korpo. Ve, nun do, se dum la longa nokto, vin, brakumante kun ardo de amanta junulino, iu volus for de si peli, venu al mi; mi ne petas, ke vi kiel al pli feliĉaj, per la tuta flugilparo larĝe kovru okulojn miajn, jam per la ekstrema pinto de vergeto via sufiĉos tuŝi min, aŭ por momento halti en la marŝo facila. |