Johann Wolfgang Goethe
DORNROZETO

Vidis knab': jen, juna flor'!
Rozujet' kampara!
Bela, kiel la aŭror'!
Li alkuris ĝoje por
vidi, kiel kara!
Rozo, rozo, ruĝa roz',
rozujet' kampara.

Diris knab': mi volas vin,
rozujet' kampara.
Diris roz': mi boras vin,
ĉiam vi memoras min,
pro l' dolor' amara.
Rozo, rozo, ruĝa roz',
rozujet' kampara.

Knabo rozon ŝiris do
de l' rozuj' kampara,
ĝi, defende, pikis tro!
Sed ne helpis ve kaj ho
kontraŭ vol' barbara.
Rozo, rozo, ruĝa roz',
rozujet' kampara.