Kure venis infanetoj, vokas patron el la dom': "Paĉjo, niajn fiŝo-retojn trafis ia morta hom'!" "Vi mensogas, diablidoj," li regrumblas kun murmur'. "Vi, bubaĉoj-malbenitoj, pri malbono klaĉas nur." "Oni sendos policanon, venos longa juĝ-afer', ha, mastrino, — la kaftanon! Iros mi al la river'. Kie estas la viktimo? ' Jen ĝi, paĉjo, laŭ la vort'!" Kuŝas sur la ret' en ŝlimo la kadavro ĉe la bord'. Monstre kuŝis korpo blua, disŝvelinta ĝis ekstrem'. Ĉu do homo viv-enua finis peke pri si mem? Ĉu fiŝiston ond' forportis, dronis ebriega dand', aŭ de man' rabista mortis ne-singarda komercant'? Solvi nia hom' ne penas, ŝtele, treme de terur' la kadavron akven trenas, ĝin kaptinte ĉe la krur', kaj de l' bordo ĝin senbrue li forpuŝas per remil', ke ĝi naĝe serĉu plue krucon en tombej-azil'. La kadavron ondoj lulas, kvazaŭ naĝus viva hom', laste ĝin la hom' okulas, kaj reiras al la dom'. "Hejmen, vi, hundid-taĉmento! Kaj nun saĝu via kap'! Kringojn havu por silento, klaĉon punos vergo-frap'!" Nokte muĝis uragano, brue ondis la river', en la hejm' de l' vilaĝano brulis lasta lum-ligner'. Panjo, idoj jam en dormo, kuŝas sur la dormo-bret' la domestro ... Jen, tra l' ŝtormo sonas frap' sur fenestret'. "Kiu do?" "He, mastr', azilon!" "Ĉu vin trafis akcident', aŭ Satan' vin, Kain-filon, pelas tra la nokta vent'? Nuraj penoj! Nokta gasto, kaj nek lit', nek lumo-flam'!" La fenestron la dommastro levas grumble, sen gastam'. Dum la luno nubojn truas, jen, li vidas ... fi! nudul'! De la barbo akvo fluas, vitre strabas la okul'. Pendas brakoj ĉe la flankoj de l' terure ŝvela korp', sur ĝi svarme rampas kankroj por regali sin per sorb'. Ĉe l' rekon' de l' gasto nuda vitron fermis li kun krak'. "Krevu, vi, satan', altruda!" Flustris li kun dentoklak'. Ĝis maten' lin timo skuis, pensoj saltis en malord'. kaj tutnokte frapoj bruis ĉe fenestro kaj ĉe pord'. Kuras famo pri la plago, ke ĉe l' malfeliĉa hom' jar' post jar', en sama tago, hantas nokte la fantom'. De l' mateno vent' impetas, nokte muĝas ĝia fort', kaj la morta gast' frapetas ĉe fenestro kaj ĉe pord'. (trad. Kun A. Lavrov) |