Publius Ovidius Naso
EN LA CIRKO

Sidas mi, pri la ĉevaloj noblaj ne tre interesate,
      sed deziras ja, ke tiu venku, je kiu vetis vi.
Por paroli kun vi kaj por sidi ĉe via flank' mi venis,
      kaj ke bone vi sciiĝu, ke vi min dronigis en am'.
Vi rigardas la vetkuron kaj mi vin ni rigardas ambaŭ,
      kio plaĉas nin, ni ambaŭ paŝtas okulojn niajn do.
Sed jen, kiun vi favoras ho ĉevalpelisto feliĉa!
      tiun ĉi do nun koncernas via tuta zorga atent'.
Ho, se nur ĝi min koncernus! Per la ĉevaloj delasitaj
      disde l' starto mi ekirus kuri kun sovaĝa elan'!
Kaj mi jen allasus bridojn, jen per vipo la dorsojn batus,
      kaj ĉe l' turnoj per interna rado la randon frotus mi.
Sed se vin dum la galopo alrigardi mi vidus, tuj mi
      tardus kaj el miaj manoj glitus ellasite la brid'.
Preskaŭ ja pereis Pelops per la lanco de reĝ' de Pisa,
      dum al la vizaĝ' de l' bela Hippodamia gapis li,
sed li venkis, evidente per la favoro de l' knabino,
      do ni gajnu venkon, ĉiu per la favor' de sia dam'!
Kial do vi vin fortiras? Vane! La loko nin devigas
      ke ni sidu strikte, tio estas avantaĝo de cirk'.
Sed vi, kiu ajn vi estas, dekstre, domaĝu la knabinon,
      per la tuŝ' de via flanko krude vi embarasas ŝin,
kaj vi ankaŭ, kiu sidas post ni, retiru vian kruron,
      se vi konas honton, ĉesu premi la dorson per genu\
Sed lasiĝis tro malsupren via peplo, ĝi tuŝas teron,
      ĝin relevu, aŭ ĝin eble mi mem tenos per mia man'.
Enviega vesto, kiu kaŝas for la belegajn krurojn
      ĝi tro bone faras sian taskon enviega la vest'!
Tiaj estis ja la kruroj de l' rapidega Atalanta,
      kiujn teni en la manoj deziregis Milanion,
tiaj oni pentras krurojn de l' robsuprenfalda Diana,
      dum la sovaĝbestojn fortajn ĉase ŝi pelas, forta pli.
Mi, eĉ ne vidinte ilin, ardas, kio por ili estos?
      vi en flamojn verŝos flamojn, akvinundon al ocean'.
Mi konjektos jam per ili, kiel ravos min la cetero,
      kiu kaŝas sin kovrata bone de l' delikata vest'.
Ĉu vi, tamen, ne deziras, ke mi vin ventumu facile,
      mia mano farus tion per la enira tabulet'.
Aŭ, ĉu mia ardo estas de l' animo, ne de l' aero,
      kaj kaptita de l' virina amo brulas al vi la brust'?
Dum parolas ni, al via blanka vesto ŝutiĝis polvo,
      he, sordida polvo, iru for de la neĝe brila korp'!
Sed jen la solena marŝo! Eksilentu, langoj, animoj,
      estas tempo por aplaŭdo, jen la ora solena marŝ'!
La flugiletendan Venkon oni portas unualoke,
      venu, ho diin', kaj al mi faru do, ke venku la am'!
Nu, aplaŭdu al Neptuno, kiuj multe fidas al ondoj,
      mi nenion havas kun vi, maro, tenas min mia ter'.
La soldat' aplaŭdu Marson malamataj al ni la armoj,
      paco plaĉas al ni, kaj la am' gajnita meze de pac'.
Aŭguristojn helpu Febo kaj ĉasistojn helpu Diana,
      la artistoj al Minerva turnu la manojn por aplaŭd'
antaŭ Ceres, dolĉa Bakĥo levu sin agrokultivistoj,
      plaĉu Pollux al pugnanto, Castor al amanto de rajd',
ni al vi, alloga Venus, kaj al via arke potenca
      fil' aplaŭdas, signu jeson, por intenco mia, diin',
kaj instigu l' amatinon novan, ke ŝi lasu sin ami;
      ŝi kapjesis, eĉ por dua signo la manon movis jam!
Kion la diin' promesis, vi promesu mem, mi petegas,
      kaj vi, Venus min pardonu, estos eĉ pli granda diin',
ĵuras mi je l' atestantoj kaj je l' marŝ' solena de dioj,
      ke al mi en ĉiuj tempoj estos nur vi la korestrin'.
Sed la kruroj al vi pendas; eble vi povus do, se plaĉas,
      meti viajn piedpintojn inter kradon por ripozig'.
Pasis la spektaklo granda, en l' areno malpleniĝinta
      de l' startej' kvadrigĉevalojn la pretor' ekirigas jam.
Vidas mi, por kiu premas vi la pugnon, estu li venka,
      jen, deziron vian scii ŝajnas eĉ la ĉevaloj mem.
Ve al mi, en kia larĝa rondo vi faris nun la turnon!
      Kion faras vi? La ĉaro plej proksima devancas vin!
Malfeliĉa, la esperojn belajn de l' knabino vi perdos,
      per la sinstra mano forte tiru la bridon, petas mi!
Aĥ, malindan ni favoris... sed la spektantaro revokas!
      Ĝi de ĉie donas signojn per impeta svingo de tog'.
Jes, revokas, sed ke l' togoj ne distaŭzu al vi la harojn,
      vi ja povas vian kapon kline ŝirmi en mia sin'.
Jen la nova starto, ree jam la barier' sin apertas,
      kaj ekflugas delasite ree bunta ĉevala svarm'.
Nun almenaŭ eminentu, flugu tra la spaco libera,
      ho, plenumu la deziron kaj al mi kaj al mia dam'!
La dezir' de l' amatino plenumiĝis, jen mia vico!
      Gajnis li la palmon, restas akirenda por mi la palm'.
Ŝi ekridis kaj promesis eĉ, per klarparolaj okuloj.
      Nun sufiĉe, la ceteron donu jam en alia lok'!