Heinrich Heine
EN OKTOBRO 1849

Kvietas jam la uragano,
kaj hejme ĉio retrankvilos,
nun Germanuj', infano granda,
pri la kristnaska arbo rejubilos.

Ni familion ludos nun do
ĉio pli alta: infer-tento
revenas jam la pachirundo
kaj neston ekkonstruas sub tegmento.

Serene en milda lunobrilo
river' kaj bosko kuŝas pace,
Nur foje knalas ĉu pafilo?
Amikon eble oni pafis ĉase.

Eble kun la armilo mane
kaptiĝis la junul' ventkapa.
Ne ĉiu saĝas tiel sane,
kiele Flaccus, brave kur-eskapa.

Knaladas. Ĉu artfajra pompo
do sparkas, Goethe-fest-herolda?
Aŭ Sontag levas sin el tombo
raketfestate, la birdino olda?

Kaj jen Franz Liszt, en sana stato,
ne kuŝas li de sang' ruĝante;
ja lin nek ruso, nek kroato
mortigis en batalo Hungarlande.

Libero perdis lastan ŝancon,
kaj multaj falis for en sango,
sed ni senvunda vidas Franz-on,
kaj lia glavo rustas en la ŝranko.

Franz vivas! Poste, jam grizhara,
al nepoj diros li, la avo,
miraĵojn pri la lukt' hungara:
"Jen, kiel mi batalis per la glavo!"

Ĉe l' aŭdo de la vort' hungaro
striktiĝas sur mi veŝt' germana,
kaj kvazaŭ muĝas en mi maro,
salutas min trumpetsonor' elana!

Delonge forsoninta aĝa
heroa kanto el animprofundoj
resonas, fera kant' sovaĝa:
la kanto pri l' pere' de l' Nibelungoj.

Sort' sama de heroaj homoj
kaj samaj la legendoj mitaj,
ŝanĝitaj estas nur la nomoj,
sed samaj ĉi "herooj glormeritaj".

Kaj sama fino katastrofa:
se l' flagoj eĉ fiere ŝvebas,
la bravaj, laŭ kutim' malnova,
subiĝi al potenc' pli forta devas.

Kaj la leon' en ĉi batalo
eĉ kun la urso sin federis.
Sed vin konsolu en la falo,
Magyar, ke pli da honto ni suferis.

Vin viaj malamikoj tute
honeste sternis sur la grundo:
sed sur nin metis jugon brute
nur lupo, porko kaj triviala hundo.

Boj', hurlo, grunt' apenaŭ eble,
l' odoron de l' venkint' elporti...
Sed ĉit! poet' vi velkas febre,
ĝi nocas vin: pli saĝus ne ekvorti!