Ada Negri
EPITAFO


Karla estis mi, serena blondulin' kun okuloj helaj,
kaj mi mortis tridekjara. Iom haltu, virin' pasarita.
Ĉu la Tero tiel frue forlasita ankoraŭ floras?
Ĉu ankoraŭ la grenspikoj ondas en la brilo de suno?
Kiam vivis mi, la suno, tuta la suno estis mia,
sunaj estis haroj, rido, kanto de mia juna koro,
miaj du knabetoj fortaj, kiujn naskis am' mia juna.

Sed filinon mi sopiris, knabineton. Tia ŝi estu,
kia mi mem estis inter brakoj amantaj de l' patrino.
"Ho mi preĝis filineton, knabineton, donu, Sinjoro!"
Vintre, je maten' ŝi venis. Kun fermita okul'. Sen ploro.
Min forportis. Mi ne scias, kiel okazis, sed mi restis
sangomanka. Kaj nun kion faras sen mi la du knabetoj?

Kuŝas mi kun la filino, kies okulojn, voĉon mi ne
vidis, aŭdis. Mi ŝin volis: ŝia mi estas. Ŝi karesas
min ŝtonmane; mi ŝin premas al mia ŝtona koro. Ĉiam.