Mihály Babits
FORTISSIMO

Koleras Dio, furiozas,
aŭ li nur dormas supre mute,
ĉu dormas, aŭ jam mortis tute —
he, homoj kiu vekos lin?
Patrinoj ploru do pli laŭte,
kiun kanonoj ne alarmas,
ĉu vekus tiun plor' malforta?
Kaj ne per larmoj ploru jam,
nur teren falas larmo-flu',
per voĉoj ploru al ĉiel',
ploru kun senindulga bru':
ne tiel dolĉe, kiel fonto,
kaj ne muzike, kiel pluv',
ne kiel iam Niobe':
senborde, kiel la inundo,
ploregu, kiel la rulbrua
lavang', ploregu nur glacion,
ploregu fajron, kiel lafo.
La karaj filoj falas for
en sang' sur neĝon, hor' post hor'.
Nenion lasu dormi nun
mutantan, misan, malkuraĝan,
ĉu estas inde timi plu?
ĉu estas inde vivi plu?
Kial silentas via gorĝo?
Ho, iru plori al la placoj,
kaj ŝriku en preĝej'! Virinoj
de sovaĝuloj, vin sovaĝaj
preĝu en preĝo freneziga,
freneza!
Kaj se vanaj estas
preĝo kaj ploro, ni ankoraŭ
blasfemi scias, viroj! Nun
ni kredas jam je blasfemind'
dormanta Sortpotenc' en Alto.
Al lia dorm' ni ĵetu brue
frapantan hajlon de blasfemoj!
Se li mankas, kial estas li?
Se li estas, kial mankas li?
Lin neu, eble li vekiĝos!
Ni ŝiru, batu lin per vortoj,
kiel dommastron kiu dormas
en brula dom' — la surdan Dion.

Ho! Surda! Surda! —
— Kiel bone
nun esti surda, kiel Dio!
Surdas la Ter', ne sentas dorse
l' arme-plandbruon humiligan.
Ho, bone estus surde ĝermi
kiel florbulbo sub la ter':
en ter', en Dio surdas ĉio,
nur homo elŝiriĝis el
la surda Dio, por teruroj,
li elkoviĝis verme, esti
la verm' de Dio, por jukanta
svarmad', dolori, ĉar — ja ĉio,
krom surda Di', estas doloro,
ĝis ĝi en Dion remortiĝos.