Sapfo
FRAGMENTOJ EL NUPTOKANTOJ

Kiel pomo ruĝe ridas,
alte, alte, arbopinte,
kiun ĝardenist' ne vidas,
iras for ĝin forgesinte,
aŭ li vidis ĝin, sed vane,
li ĝin ne atingis mane...

Kiel hiacint' montara,
kiun per piedo dure
tretas la paŝtist' barbara,
ke l' petaloj, la purpure
ruĝaj, kiuj brilis pompe,
estas velkigataj rompe...

Vesperstelo, vesperstelo,
ĉion, kion dise ŝutis
la Aŭror' de fajra helo,
rekondukas via gvid':
estas kondukataj hejmen
la ŝafido, la kaprid',
kaj ĉe via ilumino
estas kondukata disde
sia panjo la filino.

Ho feliĉa viro,
jen, plenumiĝis
via deziro,
ĉar via jam
la knabineto,
por kiu ardis
en vi la morda
febro de am'.

Virgineco, virgineco, de mi kien vi foriras?
Al vi neniam mi plu revenos, al vi neniam...